Powered by Blogger.

giovedì 7 gennaio 2016

La genieco de esperanto, kaj kiel pli profiti gxin.


La plej bona elemento de esperanto estas, certe, la ebleco uzi morfemojn en dependa kaj sependa pozicioj. Ekzemplo:

La hundeto. = La eta hundo.


En cxiuj aliaj lingvoj (almenaux cxiujn kiujn mi konas) tio tute ne eblas. Fari tion necesas ke oni uzu aliajn vortojn. Ekzemplo:


Portugala:


O cachorrinho. = O pequeno cachorro.


Estas tie, en esperanto, vera simetrio, kiu ne estas en aliaj lingvoj, fakto kiu helpas al kiu lernas esperanton kompreni pli bone la funkcion de lingvojn, gxenerale, kaj ankaux de sia mema lingvo. Tio estas speciale bona por unulingvuloj.


Alie, tio estas bona ankaux por bonega sinesprimo, por la artoj (poezio), tujvortprovizo, kaj por plibonigi la logikan kaj lingvan povecojn.


En esperanto, alivorte, okazas pli granda korespondo inter la "derivatio naturalis" (kreado de vortoj el gramatikaj eroj) kaj la "derivatio volutaria"(kreado de vortoj el leksikeroj). En la portugala, "inho" korespondas al la morfologio kaj "pequeno" korespondas al la leksiko. Esperante, ambaux estas morfologiaj.


(Faka lingvo estas tuta alia afero: estas bone esti pluraj vortoj por esprimi fakajn aferojn. Tiu cxi teksto mem estas ekzemplo de tiu fakto: mi tute devas uzi vortojn kiel "elemento" kaj "morfemo" en la loko de "ero" cxar ilia signifo estas specifa. En cxiutaga lingvo kaj en artoj, tamen, vortafarado devas esti portata al la ekstremo por krei plej bonan lingvon.)


Plibonigado


Tamen, en esperanto, tio ne tute kaj ne cxiam okazas. Ekzemplo estas kaj la "korelativoj", kiu estas speciala parto de la lingvo, kaj prepozicioj, kaj konjunkcioj, kaj veraj gramatikeroj (fleksioj), kiel "-j", "-n", "-a", "-is", ktp.


En la Fundamento, oni ne povas diri ke oni trovas cxiujn eblecojn uzi la lingvon, kaj kiu vere determinas gxian uzadon estas la esperanta komunumo kiu, malfelicxe, kreas esperanton pli kaj pli fiksan, rigidan, plenan je reguloj kaj idiotajxoj, en la lingvistika uzado, sen universaleco. Pli kaj pli ili simple lernas fiksajn vortojn kaj vortordon kaj havas malfacilecon kompreni aliajn modojn de sinesprimo. 


Oni bone scias ke estas multaj klopodoj krei novajn lingvojn por "plibonigi" esperanton. Sed mi pensas ke la klavo por plibonigi esperanton estas en esperanto mem. Estas ambigue si oni povas diri "aliiel", ekzemple, laux la fundamento. Sed si oni pensas logike, tio estas tute ebla.


La logiko de "tabelvorto" estas ene de la gxenerala gramatiko esperanta, ne for. Same por prepozicioj, gramatikeroj kaj konjunkcio.


Estas normala diri, ekzemple, "a-vortoj" kun la signifo de "adjektivo". "Adjektivo" estas pli facila laux kiu havas euxropan nasklingvon, sed multe pli malfacila laux kiu estas neeuxropano.


Do, por tutuzi la eblecojn de esperanto ni devas leksikigi tiujn vorterojn.


Iuj sugestoj estas (nur sugestoj, nur por ke la leganto povos kompreni la logikon, ili ne estas definitivaj proponoj, nur ideoj, ne necese korektaj.): 


- Konjunkcioj kaj adverbiaj tabelvortoj estas uzataj kiel adverbioj (e-vortoj): Tamene, cxiame, tiame, tiele, ktp.


- Uzi gramatikerojn kiel sendependaj vortoj: la joa (la pluralo), la noa (la akuzativo), aaj vortoj (adjektivoj), oaj vortoj (substanktivo), osa tempo (futuro), "isigi verbon" (konjugacii pasintece), ktp.


Mi ne vere scias kiel fari kun prepozicioj, tio sxajnas al mi pli kompleksa. 


Denove, ili estas nur sugestoj, nenecese validaj. Fari tion ne vere sxangxos la lingvon, tio nur estas malsama maniero sinesprimi, sen vere sxangxi la strukturo de la lingvo.

Certe pluraj uloj vidos cxi tion kiel idismo, sed ne gravas. Ni lasu al la artistoj kaj poetoj la sxangxadon de la lingvo kaj la eksploradon de gxia vera poveco.


Por finigi


La vorto estas la plej bazika ero kiu estas "instinkte" rekonatebla. 


La morfemo estas la minima strukturo kun signifio en lingvo. 


Estus bone por internacia lingvo havi ambaux en koincideco, ke unu vorto estus unu morfemo. Sed ankaux la ebleco kombini ilin estas bona, por libereco kaj plus ebleco sinesprimi.


Mi kredas do ke oni devus havi, en esperanto, tutan liberecon elekti kiel sinesprimi, tutlibere.


Mi kredas ke oni devus povi uzi preskaux cxiujn vortojn kiel ni volas, depende, sendepende, kune, malkune, analitike, sintetike, gramatike, leksike.


Oni tiel povas elekti kia lingvajxo estas pli tauxga al kiu ni necesas.


Teksto el kiu mi prenis inspiracion kaj teoriojn por tiun cxi skribi.

http://coral.ufsm.br/lec/02_01/DelcioLC6.htm